Soneto kun trista informo
telefono al Bratislavo 
okazis efekte tragika 
je ĝusta forpaso amika 
por Vlado Čelko mankis savo 

iam nin savis sur Danubo 
kiam ekestis akcidento 
ĝuste de tiama momento 
famiĝis lia Slovnaft-klubo 

iam pli frue aŭ malfrue 
ni ĉiuj forfluos por vaĉi 
eterne kaj ankaŭ vakue 

kiam? tion neniu scias 
ĝis tiam ĉio devas plaĉi 
al ni eĉ se ni emocias 
Bastiono de Silento, la 30an de julio 2003