Soneto kun troa ekscito
tiuj min laste malpurigas 
kiuj iam pri mi denuncis 
kaj tute je tio ne puncis 
ili nun ikonojn origas 

ankaŭ atingos iun celon 
perfiduloj de okcidento 
ĉar estas nacia evento 
preĝi kulturigante ŝtelon 

simplaj homoj estas malmultaj 
sen orgojlaĉega komplekso  
fore de agadoj tumultaj 

iu parlamentano diris 
pri alĝustigo al kodekso 
kaj poste pri perfido miris 
Zuriko, la 8an de julio 2003