Soneto pri postnupta moro
mi skribis jam pri tiu nupto 
kiam vivis partoprenantoj 
ili ne estis prosperantoj 
ĉiam suferis pro erupto 

nun ili jam liberigitaj 
entute de tera amaso 
dancas ĉiele post forpaso 
kaj fartas sin kontentigitaj 

ne ĉio kio tere restis 
estis koŝmara kaj malpura 
de tiam kiam ili festis 

kaj nun ankaŭ ĉiutageco  
okazas tre ofte plezura 
respekte por malfacileco 
Zuriko, la 9an de julio 2003