Soneto pri flustra parolo
malfortaj homoj sin mortigas 
kaj normalaj ĉion eltenas 
post malvenko denove venas 
malgraŭ rezignado instigas 

najbarino ne volis vivi 
ĉar ĉe ŝi ekestis rabado 
tuj disiĝis moka klaĉado 
kaj la temo ne povis trivi 

ŝanĝita leĝo malpermesas 
pafi eĉ en propra defendo 
oni nun rabiston karesas 

ni pro tio kelkfoje haltis 
por aŭdi pri ŝia ofendo 
al iu kiu tre ekzaltis
Bastiono de Silento, la 1an de aŭgusto 2003