Soneto ĉe mortdatreveno
tridek tri jarojn - estas multe 
tiom da jaroj vivis Kristo 
por nuntempo eta ekzisto 
en memoro restas sepulte 

mia avo kiu instruis 
min paciencon en silento 
indulgon en ĉiu momento 
konvinkecon malatribuis 

antaŭ morto jam ne parolis 
fingre por adiaŭo movis 
sed sian konscion kontrolis 

mi flegas ĝis nun la respekton 
por li ĉar mi iun trovis 
kiu posedis intelekton 
Bastiono de Silento, la 10an de aŭgusto 2003