Soneto pri devoj de lingvoj
en la germanlingva Svisio 
vivo plektiĝas kun efektoj 
per alemanaj dialektoj 
en popola aŭtonomio 

ĝuste ni renkontis la svison  
Neue Zürcher Zeitung aĉetis 
en l' germana iom lispetis 
montrante lingvan kompromison 

belege parolis itale 
tiu ŝerca intelektulo  
en aliaj lingvoj fatale 

mi rimarkas ke mi forgesas 
kaj helpas neniu postulo 
pro tio mi simple regresas 
Bastiono de Silento, la 22an de aŭgusto 2003