Soneto pri forto de korko
du korktiriloj disrompitaj 
ne estas atingita celo  
ĉar korko sidas en botelo 
pro drinkemoj malpermesitaj 

SAN GIORGIO nomiĝas la vino 
malfermi ĝin mi nun ne volas 
pri tio mi ofte parolas 
tio eĉ fariĝis rutino 

mi havas novan korktirilon 
sed mi ĝin entute ne uzas 
ĉar mi nun drinkadon rifuzas 

mi flegas nun sobrecan stilon 
kiu faras grandan plezuron 
aŭguras novan aventuron 
Zuriko, la 3an de aŭgusto 2003