Soneto kun tempestsinkopoj
inter du firstoj de tegmentoj 
meze floras solece malvo 
ne timas pro tempesta salvo 
ĉar belon ne koncernas pentoj 

malantaŭe ĉe framasona 
templo algluiĝis eta balkono 
kaj sur ĝi florvaza kolono 
certe indiference trona 

dekstre tondre lumas tilioj 
malreale disdividitaj 
sonoras sinkope folioj  

kaj maldkestre preĝejaj turoj 
per nigra koloro kovritaj 
kliniĝas al "Turicum"-muroj 

Zuriko, la 1an de septembro 2003