Soneto pri arto de ĉaso
iun bin Laden - teroriston 
ĉasas grandaj divizionoj 
kaj li mem sen iuj admonoj 
pripensas la venontan viston 

eĉ se oni lin jam mortigos 
li postmorte restos venkinto 
kiel de islamo savinto 
sed ĝis tiam li nervozigos 

Usono lin iam subtenis 
armis kiel ĉiujn banditojn 
poste alia tempo venis 

en Kosovo sur ĉiuj flankoj 
per armiloj faris profitojn 
ne rusaj sed usonaj bankoj 
Zuriko, la 11an de septembro 2003