Soneto pri frumalapero
homo  subite malaperas 
kaj neniu pri tio miras 
ĉiu tiun limon akiras 
eĉ tiu kiu karieras 

kompreneble ĉiuj pripensas 
pri maniero de honoro 
aŭ pri ĝusta funebra moro 
se bedaŭro herede censas 

je ĉiu funebro parencoj 
mezuras ne nur pezan triston 
sed zorgas pri heredpotencoj 

precipe restas disrevitaj 
se sepultas esperantiston 
ĉar ploroj ne estas profitaj 
Zuriko, la 13an de septembro 2003