Soneto kun komponistino
muzike ridanta virino 
Bettina Skrzypczak - tiel sonas 
la pola nomo - ŝi komponas 
ĉar ŝi estas komponistino 

Massimiliano Damerini 
la koncerton fortepianan 
kompozicie uraganan 
ludas por publikon fascini 

sendepende de la titolo 
kiu al mi ne devas plaĉi 
ĉiuj rajtas pri tio klaĉi 

la unua parto tristigas 
kaj la dua emociigas 
per tempo ankaŭ per petolo 
Zuriko, la 24an de septembro 2003