Soneto je interretpaĝo
mi invitas vin al malplenaj 
interretaj paĝoj sur kiuj 
troviĝas informoj neniuj 
sed ekzercoj ne estas ĝenaj 

mi ne timas se flugas hantoj 
kaj kriaĉa tumulto venas 
tio al vivo apartenas 
sen poezio-apogantoj 

mi ridas ne konante kaŭzon 
ĉar entute ne decas plori 
mi ne konas pli bonan klaŭzon 

apatio estas danĝera 
pri tio ni devas memori 
rido devas esti sincera
Bastiono de Silento, la 25an de septembro 2003