Soneto pri kompostistverkoj
la plimulto de eldonitaj 
miaj libroj estas kreaĵoj 
de kompostistoj eraraĵoj 
ne estis de mi proponitaj 

tial mi decidis enigi 
ĉion al mia komputilo 
kaj tiam restos mia stilo 
fido povos min trankviligi 

feliĉe leganto ne vidas 
enmetitajn malkorektecojn 
sed aŭtoro sur ardo sidas 

kaj ŝuldas ankaŭ korektantoj 
ne "porkon" skribas sed "porkecojn" 
tion ne rimarkas legantoj  
Zuriko, la 28an de septembro 2003