Soneto pri sensignifaĵo
laŭ iu sendita deklaro 
pri perdita politikisto 
skribas neniu ĵurnalisto 
ĉar nun perdis signifon caro 

oni diras pri malfermita 
konvenanta ekspozicio 
tio ne estas atrakcio 
neniu estis informita 

organizo estas tre febla 
en enhavoj gravaj eraroj 
kaj respondo ne estas ebla 

alivorte - velkas formato 
kaj vane sonoras fanfaroj 
je mankanta aŭtoritato
Zuriko, la 3an de septembro 2003