Soneto kun be or not to be
la fama "esti aŭ ne esti" 
se ni seksadon eliminus 
nenio vivon determinus 
tiam nur ŝtonoj povus festi 

dum proceso de edukado 
ekestas la homa aspekto 
finfine kun olda efekto 
eĉ kun troiga spertofado 

sed ne ekzistus malbonaĵo 
kiu poste ne estus bona 
same kun seksa travivaĵo 

peko fariĝas agrableco 
iom febla iom impona 
ne diru ni pri malforteco 
Zuriko, la 30an de septembro 2003