Soneto pri bonfiaskuloj
Ligo de Polaj Fiaskuloj 
aŭ "Bund der polnischer Versager 
in Berlin" kontraŭ usonvaker' 
profitanta de naivuloj 

Związek Polskich Nieudaczników
estas kultura asocio 
kiu agas kun ambicio 
sen iu certa politikpruv'  

aliaj "poloniaj" ligoj 
kantas patriotajn kanzonojn 
"ni ne forlasos nian teron" 

eblas nur per ŝercaj instigoj 
eviti konstantajn admonojn 
kaj trovi proksimuman veron 
Zuriko, la 4an de septembro 2003