Soneto konfitaĵvetura
al stacio ZOO per tramo 
supren por preni konfitaĵojn 
kaj ŝanĝi kelkajn memoraĵojn 
ridante ĉe hipopotamo 

mi vojaĝis poste tra l' urbo 
kun unu maljuna ŝoforo 
travivaĵo kiel hororo 
kun neforgesebla perturbo 

mi povus lin hejmen inviti 
sed mi rezignis je damaĝo 
pro impreso mi devis ŝviti 

ni dek kilometrojn veturis 
bedaŭrinde en tiu aĝo 
poste mi sole aventuris 
Zuriko, la 7an de septembro 2003