Soneto kun aliaj libroj
libroj pri nuntempaj herooj 
estas skribitaj kun tendencoj 
ke ili okazas parencoj 
de puraj kaj nobelaj nooj 

unu alian malpurigas 
kaj kredas pri sia graveco 
tiel zorgas pri memlaveco 
per sapo kiu koton ligas 

algluiĝis koto al ŝipo
kaj krias "ni kune navigas" 
ĝuste estas kota principo 

oni povas pro tio hiki 
tamen singulto ne instigas 
por saĝon en cerbo apliki
Zuriko, la 8an de septembro 2003