Soneto pri la malsano TRO
la krizo en mondindustrio 
rezultas de troproduktado
kaj la deviga konsumado 
malsanas pro troambicio 

oni volas plej multe vendi
de varoj jam elproduktitaj
kaj multaj estas bankrotitaj 
per principo „bendi – ne fendi” 

simile agas inventado 
pasinta jam neaktuala 
kun la rapideco fatala 

pro troa sciencposedado 
lernanto poste profesoro 
ekestis  e v o l u a t o r o
Zuriko, la 14an de januaro 2004