Soneto pri glastintigado
najbaroj volas nin tintigi 
glas’ en glason precize diri 
kaj ĉeokaze bondeziri 
la novan jaron plibonigi 

ĉu mia hepato eltenos 
bondezirantan tintigadon 
mi ŝatas similan agadon 
tamen verŝajne mi ne venos 

se mi respondus „mi ne drinkas” 
tuj venus sanuma demando 
aprobe „malsano konvinkas” 

„je via sano” „dankon – same”  
la gorĝoj gluglas laŭ komando 
komedie kaj  ankaŭ drame
Zuriko, la 2an de januaro 2004