Soneto pri lerneja tasko
de kelkaj monatoj finfine 
ĉio funkcias sur la paĝo 
la interreta avantaĝo 
tute ne aspektas rutine 

la lastan eraron forigis 
mi sole – multe helpis Kilu 
„faru kuraĝe kaj trankvilu” 
li mian efekton certigis 

lerneja tasko jam farita 
terura poste eĉ facila 
enua sed ne diskredita 

nun fartas mi pli memkonfide 
mia sento estas trankvila 
kiel longe kaj ĉu valide
Zuriko, la 20an de januaro 2004