Soneto pri la mondofermo
lingvoj estas tamen ŝlosiloj 
por fermi mondon ne malfermi 
oni povas erare skermi 
kontraŭ multlingvaj krokodiloj 

legu esperantajn gazetojn 
kaj provu pri io ekscii 
ĉu oni devas afekcii 
trovante neniujn konkretojn 

multaj ismoj je mumiado 
la samaj mumioj en ĉio 
mumia glosolaliado 

homoj venas kaj tuj foriras 
lasante fantomojn en krio 
elreviĝe neniu miras
Zuriko, la 24an de januaro 2004