Soneto malantisemita
la vorto antisemitismo 
etimologie blasfemas 
ĉar pri io alia temas 
kaŝante ruzon kun cinismo 

semido – la ido de Ŝemo 
perso arameo saudo 
palestinano ankaŭ judo 
kaj nun venas ĝusta dilemo 

ĉar ili ĉiuj de Irano
tra Izraelo ĝis Sudano 
estas senescepte semidoj 

jen la misuzo de la vorto 
zorganta nur pri juda sorto  
kun araboj kiel banditoj
Zuriko, la 27an de januaro 2004