„krudul’ vi havis oran kornon” skribis Wyspiański en „La nupto” kaj nun regas ĉie korupto ĉiu portas moralan dornon Coetzee priskribis en „Hontego” kiel amata profesoro forlasis amon sen honoro kaj poste amis lin hundego ne ĉio estas tiel klara kiel en dramoj kaj romanoj ĉar la vivo restas amara por krudulo restis nur ŝnuro kaj por naivaj civitanoj restadas terura futuro