Soneto pri kuraĝdifekto
estas aferoj tute klaraj 
io apude difektiĝas 
tuj popolo mobiliziĝas 
por kazoj ne estu amaraj 

spirito estas elemento 
kiu ligiĝas kun malbono 
kaj per dependeca aldono 
ekestas kombino de sento 

bezonata estas kuraĝo 
kiu materion purigas 
kontraŭ alvenanta ĉantaĝo 

kiam kuraĝo estas febla 
spiriton baldaŭ ruinigas 
tento tre facile havebla 
Zuriko, la 10an de oktobro 2004