Soneto pri rido ĉe fino
al Sharm el Sheikh Barbara flugis 
longe pli ol tridek ses horojn 
travivante multajn hororojn 
ĉar jeto ne flugis sed plugis 

samtempe en televidilo 
informoj pri teroraj bomboj 
en Egiptio novaj tomboj 
kaj mi restis en maltrankvilo 

nun ni sidas ĉe la fiŝsupo 
sed timo ankoraŭ nin frapas 
per savaŭtomobila hupo 

desertkuko gustas agace 
eksplodo orelojn de skrapas 
svisa vivo trapasas pace
Zuriko, la 11an de oktobro 2004