Soneto sorĉa kaj mirakla
mi ne scias kio okazos 
sed bonvene mi ĉion traktas 
eĉ se ĉio ofte baraktas 
kaj laŭ nomo por ĉiam pasos 

Genovefa ĵus telefonis 
kun zorgoj pri mia sanstato 
per la sorĉa konglomerato 
ŝi min jam multfoje admonis 

je mirakloj mi nun ne kredas 
eĉ se mi estis miraklita 
sur Hela Monto sanigita 

mia konscienco min mordas 
ĉar mia kredemo malordas 
sed mi perloj de l' danko tredas 
Zuriko, la 12an de oktobro 2004