Soneto katolikvidpunkta
estas pripensinda afero 
katolikoj semas venenon 
kiel doganistoj punpenon 
en la evangelia sfero 

mi skribis pri Miłosz pamfleton 
ke li estas popolpoeto 
tiam protestis ne proleto  
piuloj donis interpreton 

nun ĝuste la samaj kristanoj 
majeston de morto profanas 
certe pli forte ol paganoj 

kiu en kapo de kadavro 
boras truon tiu emanas 
per ĉefpekoj en klaĉpalavro 
Zuriko, la 13an de oktobro 2004