Soneto en prepozicio
en nia fenestro aŭtune 
en kaso la ruĝa koloro 
en kapo ankoraŭ valoro 
en politiko oportune 

en urbo neniuj novaĵoj 
en svispejzaĝo ĉiam bele 
en knajpoj apudaj kverele 
en televidilo stultaĵoj 

en libroj regas fantazio 
en kiu ni dronas volonte 
en memorfono amnezio 

en preĝejo edziĝas Kilu 
en amo kun Tina konfronte 
en… – …tute ni ne krokodilu
Zuriko, la 16an de oktobro 2004