Soneto sen moralizado
mi ne volas esti morala 
kaj pli konkrete moralisma 
ĉar moralo oportunisma 
ĝuste ne aspektas neŭtrala 

por mi estas tute egale 
ĉu venas arabo ĉu judo 
ambaŭ mia modesta budo 
invitas laŭ moro normale 

inter miaj karaj amikoj 
troviĝas ankaŭ komunistoj 
al mi flugas mokaj indikoj 

kelkaj provis eĉ moralizi 
sed kune kun kapitalistoj 
komencis temon analizi 
Zuriko, la 18an de oktobro 2004