Soneto pri IKEA-ligno
mi hodiaŭ bruligas seĝojn 
ĉar ne taŭgas sur ili sidi 
sed kiu povis antaŭvidi 
al IKEA ĉesi sieĝojn? 

komenciĝas vera aŭtuno 
kun ŝtorme timiganta vento 
en Bastiono de Silento 
estas loko por oportuno 

anseroj ĉe najbaro vokas 
por ke mi donu ilin panon 
kaj poste disrevitaj mokas 

en kameno flamoj ardiĝas 
IKEA-ligno donas varmon 
vetero ĝuste trankviliĝas 
Bastiono de Silento, la 19an de oktobro 2004