Soneto kun spiritvizito
Patrino min ĝuste vizitis 
en la formo de spiriteto 
sidanta en ruĝa rozeto 
kaj vivan personon imitis 

poste venis al mia koro 
sidis kaj tute ne moviĝis 
nur memoro maltrankviliĝis 
pro malkonata honta moro 

"Kara Patrino Patronino..." 
mi ludis piane la kanton 
ne por hanto sed por virino 

kiam mi bruligis kandelon 
mi forpelis verŝajne hanton 
en koro mi trovis juvelon
Zuriko, la 25an de oktobro 2004