Soneto pri tempoforŝovo
al Bastiono de Silento 
venas unika bohemio 
aganta por ekologio 
laŭvorte "venis nova sento" 

elegante kaj primitive 
"primitivo" - itala vino 
apud kamena ilumino 
disputo trairas aktive 

multjarcentaj traboj aldonas 
ankaŭ impulson historian 
kvietan kontemplon proponas 

tiel miksiĝas pasinteco 
montrante tempon averian 
kun fruktodona venonteco 

Bastiono de Silento, la 28an de oktobro 2004