Soneto ĉiufoje l' sama
denove mi en l' hospitalo 
pripensas pri la revenkaŭzo 
kaj tio min gvidas al naŭzo 
apud kompato kiel falo 

ĉiufoje la flegistinoj 
kiuj min jam tre bone konas 
pri serĉo de vejno oponas 
kun panikaj alarmrutinoj 

"hejmen!" diris la kuracisto 
duonvoje la telefono 
"revenu!" - jen peza persisto 

rezulto laboratoria 
decidas pri tiu admono 
situacio averia 
Zuriko, la 29an de oktobro 2004