Soneto pri forpaso de K.
al Grodkovo en Silezio 
venis de tute fora rando 
iam orienta Pollando 
nun ukraina Podolio 

hieraŭ okazis sepulto 
nun li jam en kosmo vagadas 
gekolegoj pri li klaĉadas 
kaj pri morto - viva rezulto 

mi neniam vidis Grodkovon 
aŭ mi preterpasis verŝajne 
sed ne faris pri l' nomo provon 

eĉ per mia forta imago 
mi ne povus ekzisti gajne 
en Grodków - por mi estus plago 

 
Bastiono de Silento, la 5an de oktobro 2004