Soneto kun nubaj etosoj
tra fenestro venas bruego 
mi alrigardas kaj mi vidas 
tion kion mi ne avidas 
por mi tio estas hontego 

pri kanaboj en televido 
juna paro kun kvin infanoj 
terpeco - laboremaj manoj 
polico venis - dirlidido 

kun koro tamen ne amanto 
Franz Fischer estis tre konata 
pro en butontruo dianto 

ĉu en arbaro ĉu sur kampo 
biografio surogata 
estas trovebla eĉ sur pampo 
Zuriko, la 7an de oktobro 2004