Soneto pri lingvaj dilemoj
mi skribis verŝajne kvaronon 
de sonetoj laŭ temoj polaj 
detale kiel protokolaj 
la resto havas libersonon 

bedaŭrinde mi devas diri 
ke en la lingvo Esperanto 
tre ofte mankas konsonanto 
kaj tiam mi povas deliri 

ekzemple l' vorto "hajdamako"  
se ne troviĝas en vortaroj 
tiam mi ĝin uzas kun krako 

estas ankoraŭ multaj vortoj 
kiujn mi uzis malgraŭ baroj 
por malkomplikaj estu sortoj 
Zuriko, la 8an de oktobro 2004