Soneto pri havanta fako
mi ofte klaĉis kun lingvistoj 
pri tre delikataj aferoj 
kaj ili fariĝis oferoj 
ludante rolojn de artistoj 

mia nomo estas la fako 
sed nur malmultaj tion sentas 
"mi nomiĝas..." - ili silentas 
feliĉe ne venas atako 

"mi konas tiun muzikiston" 
"momenton - li estas verkisto" 
"por mi li estas plastikisto" 

tri personoj tri opinioj 
demandoj okazas manioj  
kiu vidas aventuriston? 

Zuriko, la 9an de oktobro 2004