Soneto postoperacia
evento estas komprenata 
min ne prenis Ĉiuj Sanktuloj 
ĉar ili zorgis pri postuloj 
de homaro nun tre malflata 

la doktoro  Attigah venis 
komuniki al mi vespere 
ke la operacio vere 
la futuran sukceson tenis 

klarigo estis nur formala 
ke ne estas "halloween"-balo 
sed la zurika hospitalo 

mia stato estas fatala 
sed ĉe mi nun sidas Barbara 
kaj min konsolas mia kara
Zuriko, la 1an de novembro 2004