Soneto por individuo
Janusz Rakowski ne plu vivas 
li ne estas centdujaraĝa 
kaj tiu soneto omaĝa 
lian meriton vorte stivas 

li estis ĉarma babilanto 
per bela lingvo ekspresiva 
sed entute ne agresiva 
fariĝis li kunlaboranto 

de l' elsendo literatura 
en lia vidpunkta eldono 
nuntempeco estis humura 

l' unua estis li kaj poste 
lia sperto kaj lia kono 
sepultparolon faris toste 

Bastiono de Silento, la 18an de novembro 2004