Soneto pri movantaj kapoj
kapoj estis longe klinitaj 
kaj subite okulmezure 
ni levis kapojn sed terure 
revenis statoj kompromitaj 

ĉar en niaj movantaj kapoj 
troviĝas tro da energio 
kaj raslas ĉio pro magio 
tiam venas novaj etapoj 

surogatoj de feliĉeco 
al feliĉo neniun portas 
do pli taŭga estas saĝeco 

ne ĉio pasas laŭ deziroj 
tiam nia espero mortas 
kaj alvenas miroj post miroj 

Zuriko, la 19an de novembro 2004