Soneto dezira kaj zorga
en unu du aferoj kune 
dezireco estas unua 
kaj zorgemo aperas dua 
ĉar homo vivas oportune 

ĝuste en Tago de Deziroj 
mi deziras por ĉiuj revoj 
plenumiĝu per zorgaj devoj 
sendepende de postaj miroj 

hodiaŭ mi subskribis peton 
por ke vjetnamaj oponantoj 
ricevu azilan surtreton 

mi ĉiam agis kontraŭ povoj 
kiuj estis nur kun havantoj 
de palacoj kun varmaj stovoj 
Zuriko, la 21an de novembro 2004