Soneto pri iu ovala
de Zuriko al Varsovio 
kaj reciproke kun valizoj 
plenaj de la vivaj devizoj 
ĉiam kurbiĝe kun devio 

ĉieesta kaj ĉioscia 
pro tio povas nervozigi 
sed ankaŭ novaĵon instigi 
kiu okazas emocia 

moviĝas kiel dika burdo 
sur kvarfolia trifolio 
lingvistike estas absurdo 

en la tempo iom perdita 
kun imago pri idilio 
neniam ĝis nun akceptita 
Zuriko, la 6an de novembro 2004