Soneto pri klopodaferoj
pri homaj rajtoj mi ĵus legis 
sed ŝtatkonsilisto min ĝenis 
kiam li televide venis 
kaj homajn rajtojn akre negis 

en la fono de l' filmo poloj 
volas aranĝi sed ne povas 
tion kion riĉulo kovas 
kun kompromito por ĥoĥoloj 

interparoloj malfacile 
fluas - ĉiuj volas profiti 
kaj originalon imiti 

estas ekzemploj ke trankvile 
oni povas por poloj pagi 
kaj ne nur pri pago imagi 
Zuriko, la 11an de decembro 2004