Soneto pri fojno sub tuko
kamparanoj en fojno dormas 
kiu estas speco de drogo 
kiam aperas nekrologo 
tiam homoj supozojn formas 

festa fojno sub tablotuko 
estas kutimeco de slavoj 
memorigas pri pekaj ravoj 
kaj provokas por kaŝa pluko 

komprenas fajrobrigadisto 
ke fojno estas fajrofara 
bruliĝas sen incendiisto

l' mondo estas incendiema 
tiu vero estas amara 
kaj ĝis nun konstante dilema 
Zuriko, la 14an de decembro 2004