Soneto libere dependa
libera sed ne sendependa 
ĉar libereco de komenco 
gvidas poste al dekadenco 
kaj ofte fariĝas ofenda 

ĉu libero je iu graco 
estas ĝuste tiu libero 
je kiu sendependa vero 
estas videbla sur surfaco? 

libero bezonas kompaton 
ĉar homoj ŝatas heroecon 
eĉ se herooj portas faton 

riverenci sendependece 
por akiri faman gravecon 
malsaniĝi troliberece
Zuriko, la 19an de decembro 2004