Soneto pri ŝanĝoj kaj homoj
homoj en ŝanĝsituacio 
eĉ se iam estis agrablaj 
afabloj fariĝas probablaj 
venas perturba emocio 

kion ni devas tiam fari 
ĉu reiri aŭ ĉu ataki 
pardonpeti aŭ venĝon baki 
ĉu aplaŭdi aŭ kontraŭstari? 

mi ŝanĝis komputilserviston 
li koleriĝis dum mi ĝois 
ĉar mi ne kredas hobiiston  

jes homo pro ŝanĝo ŝanĝiĝas 
(anstataŭ paroli li bojis)
kaj mi pro tio freneziĝas 
Zuriko, la 3an de decembro 2004