Soneto pri la ĝojdetruo
ripozo enhavas trankvilon 
kaj ĉiam ligiĝas kun ĝojo 
subite ekstaras sur vojo 
Dio kiu detruas ĉion 

ĉiuj mistikaj argumentoj 
perdas funkcie la uzecon 
mortigante la kvietecon 
ĉie sur ĉiuj kontinentoj 

ŝuldojn ĉiam tenas satano 
sed nun ne - kiun ni malbenu 
ĉifoje ŝuldas oceano 

manko de ŝuldantoj nin ĝenas 
sed helpu kaj tion eltenu 
ke normaleco abomenas
Bastiono de Silento, la 30an de decembro 2004