Soneto kolore oranĝa
la mondo estas tre kolora 
aŭ griza kaj pluve aŭtuna 
Ukrainio eĉ tajfuna 
estas nun oranĝe valora 

entute ne estas novaĵo 
ĉar oranĝa alternativo 
agis kontraŭ ekzekutivo 
nun ĝojas tiu oranĝaĵo 

Waldemar Fydrych nun ripozas 
verŝajne en la budhatemplo 
pri posteuloj ne supozas 

kaj vivo kiel vivo fluas 
ne ĉiam kun humilekzemplo 
ĉar amaso veron diluas 
Zuriko, la 4an de decembro 2004