Soneto pri hordoj de fanoj
de Bazelo specialtrajno 
veturis rekte al aresto 
en kiu jam atendis resto 
de fanoj dum tuta semajno 

bravo de zurika polico 
pritraktas akre huliganojn 
forigas sociajn malsanojn 
kaj zorgas pri ĉiu indico 

eĉ se ne ĉiujn tion plaĉas 
ke en la urbo regas ordo 
ili propran problemon maĉas 

plimulto trankvilon akceptas 
kaj timas pro futbala hordo 
kiu kvieton ne perceptas 
Zuriko, la 7an de decembro 2004